Homenetmen Armena Ĝenerala Atleta Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Homenetmen (Հայ Մարմնակրթական Ընդհանուր Միութիւն, signifas Ĝenerala Unio de Korpa Kulturo) estas tut-armena diaspora organizo pri sporto kaj skoltismo. La devizo de Homenetmen estas "Elstariĝu kaj elstarigu" (Բարձրացի՛ր, Բարձրացո՛ւր). Ĝi estis fondita en la jaro 1918 en Konstantinopolo de Ŝavarŝ Krisjan, Krikor Hagopjan, kaj Hovhannes Hintljan.

Homenetmen estas establita en pluraj komunumoj de la Armena diasporo inkluzive de urboj en Proksima Oriento, Eŭropo, Usono, Kanado, Sudameriko kaj Aŭstralio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]