Homokbödöge
Homokbödöge estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa. Homok signifas hungare: sablo.
Bazaj informoj
- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 700
- Poŝtkodo: 8563
- Telefonprefikso: 89
Geografio
Homokbödöge situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Pápa troviĝas 13 km-ojn for.
Historio
La unua mencio devenis el 1243 en formo Bödöge. En la 14-a jarcento formiĝis 2 apartaj vilaĝoj Egyházasbödöge (=Eklezia Bödöge) kaj Homokbödöge. En 1543 la loĝantoj rifuĝis pro la turkoj, la komunumoj senhomiĝis. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis.
Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko, poŝto, sportejo.