Honkongo en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de  Honkongo en la Olimpikoj ekde la jaro 1952 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. Ĝis 1996 la teamoj partoprenis je la nomo de Brita Hongkongo, ekde 2000 kiel reprezentantoj de la speciala administra regiono de la komunisma Ĉina Popola Respubliko. En vintraj olimpikoj ankaŭ ĉeestis honkongaj partoprenantoj en ĉiuj eventoj ekde 2002, kvankam ĉiam nur en etaj teamoj de unu ĝis maksimume tri sportistoj kaj neniam kun medalo.

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte naŭ medalojn: Temas pri 2 oraj, 3 arĝentaj kaj 4 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 91-an rangon.

Kunordigas la teamon la Honkonga Olimpika Komitato. Krome atentindas ke la konkursoj pri rajdado de la Somera Olimpiko 2008 okazis en Honkongo.

la sola honkonga sportisto eniras en la Vintra Olimpiko 2010
Flago de Honkongo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

emblemo de la olimpika komitato
emblemo de la olimpika komitato