Honora ĉambristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La honora ĉambristo aŭ 'honora litĉambristo' (en la latina lingvo: cubicularius) laŭlitere estas la “ŝarĝito pri la litĉambro”. Origine tiu, en la antikva Romo, ŝarĝito estis sklavolibertino. Cubicularius el cubiculum (litĉambro) de la mastro.

Romia kaj Bizanca imperia Ĉambristo (Cubicolarius)[redakti | redakti fonton]

En la romia epoko honora ĉambristo de la imperiestro fariĝis iom post iom titolo de aparta libertino dotita per gravaj povoj danke al ties privilegia kontakto kun la imperiestra persono.

Tia funkcio rekte transiris, tial, en mezepoka epoko, al la bizanca imperio, kie tiu de cubicolarius (honora ĉambristo, greke: κουβικουλάριο καὶ παρακοιμώμενο,) fariĝis titolo propra de alta funkciulo de la imperia kortego, forte ligita al la basileus (imperiestro).

Cubicolariuspapa sekreta ĉambristo, poste dirita papa ĉambrohelpanto[redakti | redakti fonton]

Ĉe la papa kortego honora ĉambristo (sekreta ĉambristo) aŭ cubicolarius estis titoloj propraj de ŝarĝitoj prizorgi la personon de la papo kaj pro tio ili distingiĝis de la ĉambelanoj, kiuj estis okupitaj pri ĉambro de la trezoro. Nune la personaj helpantoj de la papo estas difinitaj "Ĉambrohelpantoj aŭ honoraj ĉambristoj".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rodolphe Guilland, « Fonctions et dignités des eunuques », Études byzantines 2, 1944,
  • Louis Bréhier, Les institutions de l'Empire byzantin, coll. L'évolution de l'humanité, Albin Michel, 1949 et 1970.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]