Sekretaj balaistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sekretaj balaiistoj)
Sigelilo de la vatikana prefektujo el kiu rekte dependas la papaj servistoj.

La sekretaj balaistoj (aŭ dormoĉambristojpapaj servistoj) estas membroj de la "Papa familio"[1] ŝarĝitaj servi al la bezonoj de la papo. Ilia nomado, poste ŝanĝita al papaj servistoj, originis el la specifa funkcio de zorgo kaj purigo de la privataj medioj - loĝaj kaj pormisiaj – de la suverena pontifiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La sekretaj balaistoj, kiel iliaj kolegoj papaj seĝoportistoj, iam apartenis al la klaso de papaj ĉevalistoj. Sekve ili estis dividitaj kaj submetitaj al la ordonoj de la Ĉambrohelpanto de la papo.

Ilia propra funkcio estas zorgi pri la privataj medioj de la papo, ĉe la privata Papa apartamento kaj ĉe la Domus Sanctae Marthae (Domo de Sankta Marta).

Dum la suna periodo la papa servistaro, kiel la seĝoportistoj, akompanas kaj zorgas pri la papo en la suna rezidejo Kastelo Gandolfo.

La papa servistaro obeas al la papa ĉambrohelpanto, ĝenerale elektita el la plejspertaj servistoj. Ĉar “familianoj de la papo”, kiel iliaj kolegoj seĝoportistoj kaj aliaj deĵorantoj, ili loĝas ene de la Apostola Palaco kaj kundividas la uzon de propra salono en la apartamento de la papo.

Iam la ŝarĝo de dormoĉambristo estis komunikita al la elektito iniciate de la papa ĉambrohelpanto post konsento de la Ŝtatsekretaria Ofico de la Apostola Seĝo. Per la reformo entenata en la apostola letero “Pontificalis Domus”, promulgita de papo Paŭlo la 6-a en 1968 estis aboliciita la plurjarcenta “papa kortego”, kies historiaj funkcioj estis absorbitaj de la apostola prefektujo, kiu reprenis la antikvan nomon de prefektujo de la papa domo. Pro tio estas reformitaj iuj proceduroj kiuj permesis al la servistaro esti elektita per simpla nomumiga bileto de la domprefekto kun la konsento de la papo.

Uniformo de la papaj servistoj[redakti | redakti fonton]

En antikvaj tempoj ili vestis renesencforman uniformon silke damaskitan tajle simila al tiu de la papaj seĝoportistoj, sed kolore violeta kun nigraj borderadoj.

Sekve de la postkoncilia reformo efektivigita de papo Paŭlo la 6-a en 1968, la nomo ŝanĝiĝis el papaj servistoj. La nuna uniformo de la papaj domhelpantoj, devigata ekde 1972, estas konstituita per nigra vesto kun unukolora gileto, gantoj, blanka ĉemizo kaj nigra kravato.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Per "Papa familio" oni celas la tuton de klerikaro kaj laikaro destinitaj por la persona servo de la papo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Itallingva parolado de papo Johano Paŭlo la 2-a al la papaj servistoj kaj seĝoportistoj. Februaron de 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]