Hontangas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hontangas estas vilaĝo kaj municipo, en la provinco Burgoso, memstara komunumo Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.

Geografio

Ĝi situas en la sudokcidento de la provinco, je 100 km de la ĉefurbo kaj je 15 km de Aranda de Duero. Ĝi havas areon de 12,22 km² kun 129 enloĝantoj


Legendo

La legendo pri la "Virgulino de la Kaverno" estas tre pekuliara. Oni rakontas ke terlaboristoj de la najbara vilaĝo (Adrada de Haza), malkovris la bildon en kaverno proksime de la vilaĝo. Ili intencis kunporti ĝin al la vilaĝo intence konstrui sanktejon. Sed laŭ la legendo, kiam la terlaboristoj intencis meti ĝin sur la bovĉaron, la bovoj ne volis ekiri kaj post multa kaj vana klopodado la figuro restis en la sama loko kie ili trovis ĝin. Tiamaniere ili decidis konstrui la ermitejon honore al la "Virgulino de la Kaverno". La fervoruloj kiuj tien pilgrimis por admiri ĝin estis la unuaj loĝantoj de la vilaĝo Hontangas.