Horoj (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Apolono kun Horoj (Pentraĵo de Georg Friedrich Kersting, 1822)

Horoj (helene Ὥραι, Hōrai, latine Horae ) estis en la helena mitologio filinoj de la plej alta dio Zeŭso kaj de la diino de justeco Temiso. Ili estis diinoj de jarsezonoj kaj de la bona ordo en naturo kaj socio.


Ilia nombro en la fontoj diferencas. Kiel diinoj zorgantaj pri ordo en naturo, do antaŭ ĉio pri bona ŝanĝado de jarpartoj kaj ĝustatempa kresko de floroj kaj fruktoj, oni kutime nomas du:

  • Talo - diino de la printempo,
  • Karpo - diino de la aŭtuno.

Kiam ili zorgis pri trankvilo kaj ordo en socio, inter homoj, oni nomis ilin tri aŭ eĉ pli

  • Eŭnomio (Leĝo)- diino de laŭleĝeco,
  • Diko - diino de juro; ŝi havis sian lokon apud la trono de Zeŭso kaj plendis al li pri ĉiu maljusteco,
  • Ejreno (Paco) - diino de paco.

Laŭ aliaj fontoj helpis pri punado de malbonaj faroj:

  • Aiso (Juĝado) - diino de vivdestino, kiu prezentis sorton,
  • Poino (Puno) - ŝi aparte uzurpis malgrandajn infanojn.

Horoj estas nomataj kiel vartistinoj de diinoj, tuj post ilia naskiĝo, ekzemple ĉe Hera aŭ ĉe Afrodito. Kiam ili kreskis, Horoj helpis vestigi kaj ornami ilin. Horoj ankaŭ gardis pordegojn de Olimpo. Ili estis estaĵoj afablaj al homoj kaj al dioj.

La homoj imagis ilin kiel belaj knabinoj, vestitaj en pendataj roboj. Tiel ili ankaŭ estas bildigitaj sur la vazaj pentraĵoj, reliefoj kaj statuoj.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hóry en la ĉeĥa Vikipedio.