Hotelo Negresco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fronta fasado

La Hotelo Negresco estas palaco de la Promenejo de la Angloj en Nico. La hotelo akiris sian kvinan stelon en aŭgusto 2009. Ĝi estas unu el la raraj postvivantoj de la hotelaro de la komenco de la 20a jarcento. Ĝiaj fasadoj estas bazitaj sur nov-klasika stilo, kun dekoracio preskaŭ-baroka. Ĝi viciĝas, kiel la Hotelo Sacher de Vieno, la Ritz de Parizo aŭ la Hotelo Astoria de Bruselo, inter la mitaj lokoj de la hotelaro de lukso.