Houston Stewart Chamberlain
Houston Stewart Chamberlain (naskiĝinta la 9-an de septembro 1855 en Portsmouth, Anglujo; mortinta la 9-an de januaro 1927 en Bayreuth) estis verkisto, verkinto de multaj popularsciencaj verkoj, inter alie pri Richard Wagner, Immanuel Kant kaj Johann Wolfgang von Goethe kun ĉiugermanismaj kaj kontraŭjudaj sintenoj. Lia plej fifama verko estas Grundlagen des neunzehnten Jahrhunderts [Fundamentoj de la deknaŭa jarcento] el la jaro 1899, kiu en Germanujo fariĝis normverko de la rasa kaj ideologia kontraŭjudismo.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Houston Stewart Chamberlain en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- www.shoa.de – Etbiografio pri Houston Stewart Chamberlain (germanlingva)
- Retpaĝo pri Houston Stewart Chamberlain (anglalingva)
- Die Grundlagen des neunzehnten Jahrhunderts – Elektrona versio en la angla kaj germana lingvoj
- Leteroj al Max von Baden