Hufofera arko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hufuma arko)
Prilaborita Hufofera arko de Zaragozo
Hufoferaj arkoj en Tordesillas (de stilo mudeĥara)

Hufofera arko aŭ pli simple hufa arkohufarko, estas arko pluduoncirkla aŭ plupasata (kies kurbo estas pli ampleksa ol duoncirklo) kaj kiu havas formon de hufofero. Estas probable ke temas pri kreado de la praloĝantoj antaŭromiaj de Iberio, de tie pasis, tra la romianoj, al la arto de visigotoj (7a jarcento), kiuj ĉefe disvastigis ĝin. De la visigotoj pasis al la arto hispanislama kaj, de tie, al arto de mozaraboj kaj al la mudeĥara.

La arko de visigotoj estas malpli fermita ol la islama.

Bildaro[redakti | redakti fonton]