Hugh Robert Mill

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hugh Robert MILL (n. la 28-an de majo 1861 - m. la 5-an de aprilo 1950) estis skota geografo kaj meteorologo, kiu sufiĉe influis la reformon de la instruado de geografio kaj kontribuis al la disvolviĝo de meteorologio kiel plena scienco. Li estis edukita en Skotlando kaj ricevis diplomon en la universitato de Edinburgo en 1883. En 1892, li estis nomumita kiel bibliotekisto de la Reĝa Geografia Societo en Londono, kiu tiutempe subtenis plurajn ekspediciojn al Antarkto. Li fariĝis amiko kaj konfidenculo de Robert Falcon Scott, Ernest Shackleton kaj precipe de William Speirs Bruce, kiu estris la Skotan Nacian Antarktan Ekspedicion ekde 1902 ĝis 1904. En 1923, li verkis la unuan kompletan biografion de Shackleton.

Fontoj

  • Speak, Peter: William Speirs Bruce, Polar Explorer and Scottish Nationalist National Museums of Scotland Publishing, Edinburgh 2003 ISBN 1-901663-71-X