Hundoletero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hundoletero (feroe Hundabrævið) estas mezepoka feroa dokumento, verkita en ĉ. 1350 kaj simile al la ŝafoletero, ĝi estis aldono de la tiama norvega baza leĝaro, la Landslóg. Ĝian samepokan kopiaĵon rezervas la nacia arĥivejo en Tórshavn.

Ĝin verkis la feroa parlamento Løgting kaj ĝi estuis specifa aldono al la Landslóg. Ĝi reguligis la nombron de la bredeblaj hundoj en la vilaĝoj: ne ĉiu rajtis je hundo, la sola akceptita celo de la hundobredado estis la direkta pelado de ŝafoj kaj bovoj. Laŭ la dokumento, iu rajtis peti mortigon de la hundo, se tiu minacis sekurecon de homoj aŭ dombestoj.

Multaj feroaj komunumoj estis unuafoje menciitaj en tiu dokumento.