Saltu al enhavo

IPAI-32

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IPAI-32
Tipo: Ultramalpeza aviadilo
Fabrikanto: IPAI, Escola de Engenharia de Sâo Carlos
vdr

La IPAI-32 estis aviadilo projektita de la brazila IPAI, Escola de Engenharia de Sâo Carlos.

Historio kaj konstruo[redakti | redakti fonton]

La maŝino estis projektita ĉe la Escola de Engenharia de Sâo Carlos sub la mastrumado de Romeu Corsini.[1] Havante unu motoron kaj ŝultrajn flugilojn, ĝi uzis duoblan empenon kaj fiksajn radojn en moderna (tricikloforma) aranĝo. En la fermita kajuto estis du sidiloj unu apud la alia, kaj post ili la motoro, kiu turnus puŝan helicon. La fuzelaĝo estis konstruita el velditaj ŝtalaj tuboj kaj la flugsurfacoj el aluminio, kiu estus kovrita per sinteza materialo. Fine oni konstruis nur malpligrandigitan modelon por ventotunelo.[1] Movus la aviadilon 51-kW-a 4-cilindra piŝta motoro konstruita speciale de la inĝenieroj de IPAI por uzi alkoholon kiel brulaĵon, kiu tamen neniam estis uzata.[1]

Teknikaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Karaktero Valoro[1]
Deĵorantaro 1
Pasaĝeraro 1
Longo m
Enverguro 11 m
Alto ? m
Flugila surfaco 13,2 m²
Malplena maso ? kg
Maks. flugmaso 500 kg
Normala rapido 126 km/h
Maks. rapido 146 km/h
Maks. funkcialto ? m
Maks. flugdaŭro 3 horoj
Motoro 1 × alkoholbrula 4-cilindra piŝta motoro produktanta 51 kW

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Roberto Pereira: Enciclopédia de Aviões Brasileiros, 1997, p. 203, ISBN 85-250-2137-7