Ignác Born

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BORN Ignác, kavaliro estis hungara mineralogiisto kaj geologo naskiĝinta en Gyulafehérvár la 26-an de decembro 1742 kaj mortinta en Vieno la 24-an de julio 1791.

Kariero

Born estis ekde 1779 kortega konsilanto pri minejoj en Vieno. Imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio komisiis Born en 1776 pri aranĝado de la imperiestra kolekto naturhistoria. Je lia inicio oni kunvokis en 1786 en Sklené Teplice la unuan internacian kongreson pri geologio kaj mineralogio. Li estis ano de pluraj akademioj (Sankt-Peterburgo, Göttingen).

Verkoj

  • Briefe über mineralogische Gegenstände (Frankfurt-Leipzig, 1774);
  • Über das Anquicken der gold- und silberhältingen Erze, Rohsteine, Schwarzkupfer und Hüttenspeise (Wien, 1786);
  • Métallurgie ou l’amalgation des minéraux, méthode extraire par le mercure (Bern, 1787).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon