Ignacy Łukasiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Józef Ignacy Łukasiewicz
Persona informo
NomoJan Józef Ignacy Łukasiewicz
Dato de naskiĝo23-a de marto 1822
Naskiĝloko[[Zaduszniki proksime al Tarnów]]
Dato de morto7-a de januaro 1882
Mortoloko[[Chorkówka apud Krosno]]
Mortokialopneŭmonito [+]
Aĝo je morto59
Okupoj kaj profesioj
Okupofarmaciisto
Geografio
ŜtatoPollando
Familio
Edz(in)oHonorata Łukasiewicz [+]
FratoFranciszek Łukasiewicz [+]
Lingvoj
Parolata lingvopola lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Jan Józef Ignacy Łukasiewicz (naskiĝis la 23-an de marto 1822 en [[Zaduszniki proksime al Tarnów]], mortis la 7-an de januaro 1882 en [[Chorkówka apud Krosno]]) estis pola farmaciisto kaj kreinto de la unua metodo distili kerosenon el nafto. Li estis la fondinto de la nafta industrio en Polio kaj unu el ĝiaj pioniroj en la mondo. Inter liaj atingoj estas la elkreo de kerosena lampo kaj la konstruo de la unua naftorafinejo.

Ignacy Łukasiewicz naskiĝis en nobela armena familio en la Distrikto Mielecki. Lerta entreprenisto, kiu rapide riĉiĝis. Granda socia aktivulo, promociis kreon de fruktoĝardenoj, konstruadon de vojoj kaj pontoj, lernejoj, malsanulejoj ktp. Multe financis de propra poŝo, batalis kun malrixeco kaj alkoholismo en la regiono, kreis prunt-kaj-ŝparkasojn. La tutan vivon ligis kun la Ĉekarpata Provinco.

Monumentoj kaj aliaj formoj de memorigo

  • Bóbrka (proksime al Krosno) – busto de Łukasiewicz sur soklo, antaŭ domo, kie loĝis, aŭtoro: Władysław Kandefer.
  • Chorkówka (proksime al Krosno) – monumento starigita en 1979
  • Gorlice

str. Legionów, unu el figuroj de la Monumento de Jarmilo el 1968

vojkruciĝo de la stratoj Węgierska kaj Kościuszki - monumento en la loko de fajrigo de la unua en la mondo kerosena lampo

Foirplaco - memortabulo sur la Urbodomo

Foirplaco - memortabulo, kie mastrumis en apoteko

str. Lwowska, monumento/obelisko memoriganta establon en Ulaszowice (nun kvartalo de Jasło) la unuan en la mondo naftorafinejon

  • Krakovo – str. Lubicz, antaŭ domego "NAFTA" - busto identa kun tiu en Bóbrka
  • Krosno – placo Konstytucji 3 Maja - plena silueto, dekstramane tenas kerosenan lampon, monumento starigita en 1932, aŭtoro: Jan Raszka
  • Lvovo – str. Ormiańska (Armena), monumento sur trotuaro kun ukraina teksto priskribanta la scienciston kiel "galicianon"
  • Płock – stratangule de Kobyliński kaj Łukasiewicz. Monumento sur soklo, kie Łukasiewicz staras sur la tero apogante sin ĉe tubo (aludo al petrolo). En la mano tenas sian inventaĵon - kerosenan lampon. Post krepusko ĝi ĵetas subtilan lumon. Fronte de la monumento troviĝas Aro da Lernejoj je la nomo de Ignacy Łukasiewicz.
  • Zielona Góra – str. Bohaterów Westerplatte.
  • Rzeszów - Teknika Universitato je la nomo de Ignacy Łukasiewicz
  • Varsovio - str. Bora Komorowskiego

Monetoj kun bildo de Łukasiewicz el 1983 kaj 2003

Literaturo