Ignaz Steinwender

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ignaz STEINWENDER (naskiĝinta la 10-an de februaro 1959 en Tamsweg) estas aŭstra pastro romkatolika kaj porpolicista animzorganto de la Salcburga arkidiocezo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el farmista familio kaj havante sep gefratojn li trejniĝis kiel feraĵfakvendisto. Poste li dum du jaroj estis blovmuzikanto en soldataraj kapeloj de Salcburgio. Poste li ekdeĵoris ĉe la salcburgia polico kaj deĵoris diversloke. Vokiĝon sian je spirita vivo li sentis dum prediko de prelato kaj katedralkapitulano Johann Maier en 1988 okaze de la ordinacia datreveno. Do Steinwender iĝis en 1989 ŝoforo por ekleziuloj kaj ekstudis teologion kaj filozofion en Salcburgo post trapaso de ekzamenoj anstataŭigantaj abiturientan ekzamenon. En 1991 li transloĝiĝis je la porpastra seminario de Salcburgo kaj ordiniĝis sacerdoto en 1995. En 2002 li doktoriĝis pri eklezia historio.

Inter 1995 kaj 2001 Steinwender estis kapelano en Bad Hofgastein kaj paroĥestra vikario en Dorfgastein. En 2001 li ekparoĥestreis en Zell am Ziller (Distrikto Schwaz). Inter 2004 kaj 2007 li estis docento pri eklezia historio ĉe la filozofia-teologia altlernejo en St. Pölten. Inter la de li publikigitaj verkoj troviĝas multo pri interesaj personoj el la katolikaro de Aŭstrujo. Krome li aktivis dum la teologiaj someraj akademioj en Aigen.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • disertacio: Die Geschichte einer Verführung. Kirche und Nationalsozialismus im Salzburger Bezirk Lungau 1930-1945. Frankfurt am Main (Lang Verlag) 2002. ISBN 3-631-50784-4 (=Wissenschaft und Religion des Internationalen Forschungszentrums für Grundfragen der Wissenschaften, 2).
  • Andreas Rieser. Der Kaplan vom Zwiebelturm, Pfarrprovisor von Dorfgastein, der Engel von Dachau. Ĉe: Jan Mikrut, Blutzeugen des Glaubens. Martyrologium des 20. Jahrhunderts. Wien 2000. Volumo III p. 245-265.
  • Regierungsrat Kanonikus Leonhard Steinwender. Ein Kämpfer für Christus, Kirche, Volk und Vaterland. Ĉe: Jan Mikrut, Faszinierende Gestalten der Kirche Österreichs. Wien 2002. Volumo V p. 339-357.
  • ĉe: Franz Breid (eld.): Werk und Vermächtnis Johannes Paul II.. Referate der 18. Internationalen Theologischen Sommerakademie 2006 des Linzer Priesterkreises in Aigen/M.. Augsburg (Stella Maris Verlag) 2006. ISBN: 978-3-934225-43-5, p. 9-46.
  • Glaubenserneuerung und Glaubensweitergabe in Zeiten der Bedrängnis. Ĉe: Franz Breid (eld.): Glaubensverfall und Seelsorgs-Krise, Wie geht es mit der Seelsorge weiter? Referate der 21. Internationalen Theologischen Sommerakademie 2009 des Linzer Priesterkreises". Christiana Verlag 2009. ISBN 978-3-7171-1188-7, p. 195-218.
  • Geistliche im Weinberg des Herrn. Bischöfe, Regenten, Wissenschaftler, Künstler etc. aus dem Zillertal.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]