Igor Smirnov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Igor Smirnov

Igor SMIRNOV (ruse Игорь Николаевич Смирнов; naskiĝis la 3-an de oktobro 1941 en Petropavlovsk-Kamĉatskij) ekde 1991 estas prezidento de memdeklarita ŝtato Ĉednestria Moldava Respubliko.

En Tiraspolo Smirnov loĝas ekde 1987. En 1987-1990 li estris uzinon "Elektromaŝ". Ekde aŭgusto de la jaro 1989 li aktiviĝis en moldavia politiko, elektiĝis kiel deputito al la soveto de la Moldava Sovetia Socialista Respubliko. Tiam li aktive defendis la rajtojn de nemoldava loĝantaro de la respubliko.

En 1992, kiam Moldavio provis repreni Ĉednestrion sub sian regon per armita operacio, Smirnov estris la defendajn fortojn de la memproklamita respubliko.

Li elektiĝis kiel prezidento de Ĉednestrio trifoje (1991, 1996, 2001), la lastan fojon kolektinte 81,8% de la voĉoj. La 18-an de septembro 2006 li oficiale anoncis, ke li planas la kvaran fojon kandidatiĝi por la posteno. La loka leĝaro ebligas tion.