Iljuŝin Il-76

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Il–76 (NATO-kodo: Candid) kvarmotora, mezgranda kargotransporta aviadilo, kiu estis evoluigita en la Sovetunio, en la planburoo Iljuŝin, en fino de la 1960-aj jaroj.

Oni originale planis ĝin por militista celo, anstataŭigo de An–12 kaj An–22, kiel mez- kategoria aviadilo, kapabla transporti 40–50 tunojn. Oni elformis per zorga planado robustan, multflankan aviadilon, kiun funkciigas hodiaŭ multaj civilaj aviadilaj kompanioj. Ĝian multfalnkecon montras, ke oni evoluigis diverscelajn aviadilojn surbaze de ties konstruo.

La ĝi similas en tiu kategorio la ukraina An–70 kaj la eŭropa – ankoraŭ dum planado - Airbus A400M.

Historio

La evoluigo de la aviadiklo komenciĝis en 1966, laŭ dekreto de la aviadila minsitro de la Sovetunio. La unua prototipo pretiĝis en komenco de 1971, la seria produktado koemnciĝis en 1973. Oni produktis la tipon en la ĉefurbo de la hodiaŭ Uzbekistano, Taŝkento. Post disiĝo de la Sovetunio, la produktado ĉesis.

La aviadilo havas elstarajn flugkapablojn, ĝi povas deteriĝi (malplene) sur 700 m kaj surteriĝi, halti sur 400 m.

Teknikaj datenoj

  • longo = 46,59 m
  • enverguro = 50,50 m
  • alto = 14,76 m
  • flugila surfaco = 300 m2
  • maso = 72 000 kg, MD/TD: 92 000 kg, MF/TF: 104 000
  • utila ŝarĝo = 40 000 kg, M/T: 48 000 kg, MD/TD: 50 000 kg, MF/TF: 60 000
  • maksimuma deteriĝa maso = M/T: 170 000 kg, MF/TF: 210 000

motoro = 4 db Solovjov D–30, dudirekta gasturbina jetmotoro, MF/TF: 4 PS–90A2

  • ŝovforto = 117,7 kN/unuo (entute. 470,8 kN), MF: 156,9 kN/unuo (entute 627,6 kN)
  • maksimuma rapido = 858 km/h
  • atingopovo kun maks. ŝarĝo = 4000 km, kun plusaj fuelujoj 6700 km
  • maksimuma flugalto = 13 000 m