Ilizi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
إيليزي‎
Ilizi

situo de la komunumo en la provinco Ilizi
situo de la komunumo en la provinco Ilizi
komunumo de Alĝerio • setlejooazo
Bazaj informoj
Areo 14 913 km²
Loĝantaro 10 163 (en 1998)
Ilizi (Alĝerio)
Ilizi (Alĝerio)
DMS
vdr

Ilizi, arabe إيليزي‎, ofte latinliterigita Illizi kun duobla "l", estas urbo kaj komunumo de Alĝerio, kiu en samaj limoj ankaŭ konsistigas distrikton. Ĝi situas centre de la samnoma provinco Ilizi en la oriento de Alĝerio, relative prosime al Libio, kaj estas la provinca ĉefurbo. La urbo en 1998 havis 10 163 loĝantojn. Malgraŭ tiu kompare malgranda nombro de loĝantoj la urbo kovras vastan areon de 75 945 kvadrataj kilometroj. La loka klimato estas varmege subtropika kaj dezerta, kun longaj kaj tre varmaj someroj kaj kun vintroj de mildaj tagaj kaj malvarmaj noktaj temperaturoj, foje sub 0 celsiaj gradoj.

urba impreso - la afiŝo tekstas arabe kaj france "mi amas la naturon - mi ĝin protektas"