Imprimaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imprimaturo (el la latina "imprimatur" - "estu presata") estas permeso de presado.

En la romkatolika eklezio, imprimaturo povas esti donata de episkopo, por montri, ke iu verko publikigata ne kontraŭas la romkatolikan instruon. La imprimaturo estas ofte indikata per la noto "Nihil obstat" (latine, "nenio kontraŭas").

La imprimaturo de la Roma Meslibro

En la esperanta eldono de la Roma Meslibro troviĝas (en la itala originalo kaj en esperanta traduko) la sekva imprimaturo:


KONGREGACIO PRI LA DIA KULTO KAJ
LA DISCIPLINO DE LA SAKRAMENTOJ
Prot. CD 181/90
LITURGIA KOMISIONO PRI LA LINGVO "ESPERANTO"
Laŭ peto, per letero de la 15a de decembro 1988, de Lia Moŝto Władysław Miziołek, titulara Episkopo de Prezidio kaj Helpepiskopo de Varsovio, Prezidanto de la Liturgia Komisiono pri la lingvo "Esperanto", surbaze de la povoj al ĉi tiu Kongregacio atribuitaj de la Plejsupra Pontifiko Johano Paŭlo la Dua, ni aprobas kaj konfirmas la tradukon en "Esperanto" de la ROMA MESLIBRO kaj de la ROMA LEGAĴARO, krome de la RITARO POR LA MESO laŭ la aldonita ekzemplero, tiel ke ĝi povu utiliĝi laŭ la "Normoj por la celebrado de la meso en Esperanto", starigitaj de ĉi tiu Kongregacio la 20an de Marto 1990 (Prot. CD 149/90) kaj almetitaj al ĉi tiu dekreto.
En la presota teksto estu enmetita komplete ĉi tiu dekreto, per kiu la petita konfirmo estas konsentita de la Apostola Seĝo. Du ekzempleroj de la dirita presita teksto estu transdonataj al ĉi tiu Kongregacio.
Iuj ajn kontraŭaj dispozicioj estas aboliciataj ĉi-rilate.
El la sidejo de la Kongregacio pri la Dia Kulto kaj la Disciplino de la Sakramentoj, la 8an de Novembro 1990.
Eduardo Kard. Martinez
Prefekto
+ Lajos Kada
Tit. Ĉefepisk. de Tibico
Sekretario