Impulso (telefonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri malnova teknologio de telefonoj. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Impulso.
Tabla diska telefono, la disko produktas impulsojn
Maŝino en telefoncentralo, kiu kreas impulsojn

Impulso estas en la elektroniko ia kvanto, plej ofte tensio, kiu abrupte pligrandiĝas, tiun nivelon daŭras, poste abrupte revenas al la ORIGINA stato.

Impulso povas esti signoflua aŭ paŭzoflua. En la unua kazo la origina stato estas 0 potenco, la laborstato estas tensio aŭ kurento, en la alia kazo estas inverse, nature komenco de la impulso estas malpliiĝo.

En la telefonio kaj en la telegrafio impulso faras ekzemple tarifosignon, ekzemple minute po 3 impulsoj venas, se la telefonado kostas minute 3 stelojn (aŭ dolarojn).

Sistema ripetiĝo de impulsoj faras impulsoserion. La plej konata estas la telefondisko, kiu povas fari en serio 1-10 impulsojn. La telefondisko estas paŭzoflua sistemo.

Ankaŭ telefonaj maŝinoj faras impulsojn. La foto prezentas maŝinon, en la suba maldekstra angulo estas cilindrosurfaco parte kovrita per kupro. La cilindro foje turnas, dume kontaktiloj tuŝas ĝin. La kupro kaj la izolaĵo alterne ŝanĝiĝas, dum unu turno estas 10 kupraĵoj kaj 10 izolaĵoj. La kontaktiloj generas dum unu turno impulsoserion kun 10 impulsoj. Sur la foto la kontaktiloj estas sur izolaĵoj.

Nuntempe elektronikaĵo generas la impulsojn.