Imre Bihari

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BIHARI Imre estis hungara ĵurnalisto naskiĝinta en Nadjvarado en 1867 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de februaro 1939.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Bihari debutis en la gazetoj de sia naskiĝurbo (Nagyvárad, Szabadság). Poste li estis kunlaboranto de la Békésmegyei Közlöny (Békéscsaba), de la Délmagyarországi Közlöny de Temesvár. Ekde 1893 en Budapeŝto li laboris en la redaktoj de Egyetértés, poste Magyarország, Hazánk kaj Pesti Napló, ekde 1903 ĝis 1937 li gvidis la enlandan rubrikon de la Budapesti Hírlap. Ekde 1904 li estis raportisto ankaŭ de la Neue Freie Presse de Vieno el Budapeŝto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon