Imre Findura

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Findura, laŭ hungarlingve kutima nomordo Findura Imre estis hungara bibliotekisto, historiisto. Lia familia nomo ŝanĝiĝis al Farkasfalvi en 1897.

Memortabulo pri Imre Findura

Imre Findura [1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1844 en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 30-an de januaro 1930 en Vác.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Findura frekventis lernejojn laŭvice en sia naskiĝurbo, Levoča, Vác, Eger, Esztergom. Inter 1865 kaj 1869 li lernis en Universitato de Pest, krome li ĉeestis en statistika kurso de István Gorove. Li eklaboris en 1869 en statistika oficejo, kie li estis ĉefo de la biblioteko inter 1871 kaj 1907. Li okupiĝis ankaŭ pri lokhistorio kaj literaturhistorio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyarország helyzete és nagysága I. László magyar király alatt (Situo kaj grandeco de Hungarujo dum regado de Ladislao la 1-a (Hungario)), (1864)
  • Magyarország vasúthálózata (Fervoja reto de Hungarujo), (1874)
  • Az országos m. kir. statisztikai hivatal kiadványai 1867–81 (Eldonaĵoj de la hungara reĝa statistika oficejo inter 1867-81), (1881)
  • Vác helyrajzi és statisztikai szempontból (1886)
  • Fáy András élete és művei. Irodalomtörténeti tanulmány (Vivo kaj verkoj de [[András Fáy. Literaturhistoria studo), (1888)
  • Rimaszombat szabadalmas város története (1894)
  • A váci országgyűlés története (Historio de la parlamenta kunsido en Vác), (1911)

Fontoj[redakti | redakti fonton]