Imre László

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre László
Persona informo
Naskonomo László Imre Bálint
Naskiĝo 12-an de decembro 1896 (1896-12-12)
en Csongrád
Morto 1-an de januaro 1975 (1975-01-01) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr

Imre László [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo László Imre Bálint estis hungara aktoro, kantisto pri hungarecaj kantoj, bonvivanto.

Imre László [1] naskiĝis la 12-an de decembro 1896 (aliaj fontoj mencias aliajn datenojn) en Csongrád (urbo), li mortis la 1-an de januaro 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre László lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, krome li lernis ankaŭ kantadon aparte. Inter 1921 kaj 1924 li apartenis al Nacia Teatro (Pécs), kie li plej ofte estis kantisto-bonvivanto. En 1926 li kantadis en revuo en Budapeŝto, poste li okupiĝis nur pri kantado, eĉ li komponadis kantojn. Liaj kantovoĉoj estis aŭdeblajaj en kafejoj, eĉ Muzikakademio de Budapeŝto, Palaco Vigadó, gramafondiskoj kaj Hungara Radio. Ofte li mem pianludis dum kantado. Li edziĝis en 1930 kaj 1940.

Sola filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • A kölcsönkért kastély (1937, nur kantado dum la filmo)

Elektitaj kantoj[redakti | redakti fonton]

  • Gyere Bodri kutyám [2]
  • Csillagtalan sötét éjjel [3]
  • Szamos víze ott kanyarog [4]

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Száz szál piros rózsát" (1928, la plej konata)
  • Leszállt a csendes éj
  • Vecsernyére szól a harang

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.