Imre Várady (literaturhistoriisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Imre Várady [vAradi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Várady Imre estis hungara literaturhistoriisto, profesoro, lingvisto, prezidanto de Societo Dugonics.

Imre Várady [1] naskiĝis la 3-an de julio 1892 en Hungara reĝlando en Nagybecskerek. Li mortis la 24-an de aŭgusto 1974 en Romo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Várady frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1914, li doktoriĝis post 3 jaroj. Li iomete batalis en la 1-a mondmilito, li instruis en lernejo en Szombathely inter 1919–1927, poste li havis postenon en hungara kolegio en Romo ĝis la hejmenveno en 1936. En 1934 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato, tamen li estis katedrestro en Scienca Universitato Ferenc József inter 1936 kaj 1940. Li estis dekano en la studjaro 1939, poste li sekvis la retranslokitan univeristaton al Kolozsvár, kie same li estis katedrestro. En 1944 li forlasis la landon kaj vivis plu en Italio. Li instruis en Bologna de 1944 ĝis la emeritiĝo en 1967, poste li vivis en Romo, sed en 1968 li blindiĝis. Jam en 1944 li ricevis membrecon en scienca akademio de Bologna. Li havis edzinon, kiu naskis 3 filinojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A legújabb olasz irodalom (La plej nova itala literaturo), (1925)
  • Grammatica della lingua ungherese (1930, 1949)
  • Docenti e scolari ungheresi nell'antico studio bolognese (1951)
  • I drammi storici di László Németh (1960)
  • M. irodtört. írás és kritika a népidemokráciában (1965)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.