Deleni (Petreștii de Jos)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Indal)

Deleni (Petreştii de Jos) [delenj] (hungare Indal) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Turda. En 1910 ĝi nombris 753 loĝantojn (rumanoj), en 1992 317. Ĝia unua skriba mencio estis en 1310. De la 15-a jarcento ĝi estis rumana servutulvilaĝo. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Torda-Aranyos vármegye). Administre ĝi apartenas al Petreştii de Jos.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]