Indymedia
Indymedia (aŭ IMC t.e. angle Independent Media Center centro de sendependaj amaskomunikiloj) estas "alternativa" interreta informkomunikilo, kiun konsistigas reto de sendependaj kolektivaĵoj, kies celo estas provizi je ĉiuj liberon verki kaj dissendi informon sen trudadoj nek cenzuro.
Ĝia devizo estas "pli bone ol malbeni la amaskomunikilojn, iĝu mem la amaskomunikilo!"
De antaŭ pluraj jaroj Indymedia Brazilo havas version en Esperanto, ek de decembro 2004 ankaŭ Indymedia Barcelono havas Esperantan eldonon. Ekde 2005 la belarusa Indymedia entenas kelkajn artikolojn esperantlingvajn.
La emblemo de Indymedia estas minuskla litero i, de kies punkto elradias ondoj; la litero estas kvazaŭ anteno aŭ sendoturo. Ĉar en aliaj vikipedioj oni dubas la liberan publikigeblon de la emblemo aŭ tute ne publikigas ĝin, ni rezignas montri ĝin. Ĝi videblas en la diversaj retejoj de Indymedia.
Eksteraj ligiloj
- E-a enirpaĝo de Indymedia Brazilo
- E-a enirpaĝo de Indymedia Barcelono
- (angle) respondoj al oftaj demandoj pri Indymedia
Artikoloj en Indymedia pri Esperanto
- David Newnham (14 Jul. 2003). A beginners guide to Esperanto (angle). Alirita 28 Nov. 2010. — en la brita Indymedia bona artikolo pri E-o kaj reagoj de Corsetti kaj aliaj
- Esperanto is oplossing voor taalproblemen (nederlande) (19 Okt. 2010). Alirita 28 Nov. 2010. — pri E-o en la nederlanda Indymedia
- Proteo (12 Dec. 2010). ¿Qué es el Esperanto? ¿Cuáles son sus fines? (hispane). Alirita 28 Nov. 2010. — pri E-o en la Argentina Indymedia
- Proteo (12 Dec. 2010). ¿Qué es el Esperanto? ¿Cuáles son sus fines?. Alirita 28 Nov. 2010. — artikolo pri E-o en perua indymedia