Belorusa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Belarusa lingvo)
Belorusa lingvo
беларуская мова
biełaruskaja mova
lingvo • moderna lingvo
Orientslavaj lingvoj
Parolata en Belorusio, Latvio, Litovio, Pollando, Rusio, Ukrainio
Parolantoj 7 milionoj
Skribo belorusa alfabeto, latina alfabeto, araba skribo, Łacinka, beloruslingva araba skribo
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa

 Slava
  Orienta slava
   Belorusa

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Belorusio,
Pollando (kiel helplingvo en komunumoj Czyże, Orla, Narewka kaj Hajnówka)
Reguligita de Instituto de Lingvo kaj Literaturo de Nacia Akademio de Sciencoj de Belorusio, Nacia Akademio de Sciencoj de Belorusio
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 be
  ISO 639-2 bel
  ISO 639-3 bel
  SIL BEL
  Glottolog bela1254
Angla nomo Belarusian
Franca nomo biélorusse
Vikipedio
vdr
La Patro Nia (Ойча наш) (taraŝkevica):

Ойча наш, які ёсьць на небе!
Сьвяціся Імя Тваё.
Прыйдзі Валадарства Тваё.
Будзь воля Твая як на небе, так і на зямлі.
Хлеб наш штодзённы дай нам сёньня.
І адпусьці нам грахі нашы, як і мы адпускаем вінаватым нашым.
І ня ўводзь нас у спакусу, але збаў нас ад злога.

Амэн.

La belorusa lingvo (aŭ foje la belarusa lingvo; beloruse: беларуская мова, biełaruskaja mova) estas slava lingvo kaj la oficiala lingvo de Belorusio. Ĝi kun la rusa kaj ukraina lingvoj apartenas al Orienta slava lingvaro.

Laŭ informoj de censo farita en 1999 entute el 8.159 milionoj da belorusoj vivantaj en Belorusio nomis la belorusan lingvon kiel gepatra 85,6% (ĉirkaŭ 7 milionoj da homoj), kaj 41,3% nomis ĝin kiel lingvo uzata hejme. Aldone la belorusa estas gepatra por 67,1% el 395.7 mil popoloj vivantaj en Belorusio, 57,6% el ili hejme parolas beloruse.

Pro densaj kaj multjaraj kontaktoj kun la rusa lingvo en Belorusio kreiĝis lingva fenomeno nomata трасянка (trasjanka): mikso de la belorusa lingvo kun rusa leksiko, kaj foje kun sintakso. Tiu miksita formo estas simila al piĝino kaj kreola lingvo.

Alfabetoj[redakti | redakti fonton]

En la belorusa lingvo nun estas uzataj la cirila alfabeto kaj la latina alfabeto.

Kvankam en la 21-a jarcento en la belorusa lingvo estas uzata la cirila alfabeto, ĝi havas ankaŭ latinan alfabeton (Łacinka), kiu estis uzata en la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj dum la nazia okupado de Belorusa SSR dum la Dua Mondmilito. Alian varianton de la skribo (Taraŝkevica) uzas kelkaj belorusparolantoj loĝantaj eksterlande. Ĝi uzas preskaŭ la saman cirilan alfabeton, sed rifuzas kelkajn lingvajn reformojn, realigitajn en 1933[1]. Antaŭe tataroj vivantaj tie ĉi skribis beloruse per la araba alfabeto.

En la tabelo ordigo estas laŭ la cirila alfabeto

Belorusa cirila alfabeto Belorusa latina alfabeto Esperanta prononco Belorusa cirila alfabeto Belorusa latina alfabeto Esperanta prononco
А а A a a П п P p p
Б б B b b Р р R r r
В в V v v С с S s s
Г г H h h Т т T t t
Д д D d d У у U u u
Е е Je je je Ў ў Ŭ ŭ ŭ
Ё ё Jo jo jo Ф ф F f f
Ж ж Ž ž ĵ Х х Ch ch ĥ
З з Z z z Ц ц C c c
І і I i i Ч ч Č č ĉ
Й й J j j Ш ш Š š ŝ
К к K k k Ы ы Y y i
Л л L l l ь
М м M m m Э э E e e
Н н N n n Ю ю Ju ju ju
О о O o o Я я Ja ja ja

Notoj.

  • La belorusa cirila skribo ankaŭ uzas apostrofon ' aŭ ’, sed oni ne alkalkulas ĝin al la aboco kaj malagnoskas dum laŭalfabetigo.
  • Foje oni uzas la literon ґ por la sono [g] (plejparte en pruntitaj vortoj). Antaŭe en la cirila skribo tiu sono estis reprezantata ankaŭ kiel кг. En la belorusa alfabeto ĝi sekvas post la litero Г.
  • Ekzistas duliteraĵoj : дж / dž = [ĝ], дз / dz = [dz] (voĉa ekvivalento de c = ts), ĉiu el ili estas unu fonemo, kvankam skribata per du literoj.
  • La latinskribaj supersignoj (se neeblas aŭ malfacilas uzi la ĝustajn simbolojn) anstataŭeblas per surogatoj. Ne ekzistas standarto por tio, jen estas unu el la sistemoj uzataj: ć = c', č = cz, l = l', ł = l, ń = n', ś = s', š = sz, ŭ = u / w, ź = z', ž = rz.

Kelkaj belorusaj literoj havas molan kaj malmolan variantojn. En la cirila skribo por moligaj vokaloj ekzistas apartaj literoj: я, ё, ю, і, е (koresponde la malmoligaj: а, о, у, ы, э). La konsonantoj estas molaj (palatalaj), kiam ili aperas antaŭ moliga vokalo aŭ speciala litero "mola signo": ь. Kiam konsonanto antaŭ moliga vokalo estas prononcata malmole, ili estas apartigataj per apostrofo. Ekzemploj:

пяць (kvin), пятніца (vendredo), п'яніца (drinkemulo)
ялавічына (bovaĵo), лёс (sorto), лось (alko)

En la latina skribo la malmoligaj vokaloj estas: a, o, u, e. La moligaj vokaloj estas signataj per j plus koresponda mola se la vokalo aperas komence de vorto aŭ post alia vokalo, kaj estas signataj per i plus koresponda moliga vokalo, se la vokalo aperas post konsonanto. Moleblaj konsonantoj antaŭ alia konsonanto aŭ finvorte havas apartan literon (malmola/mola): c/ć, ł/l, n/ń, s/ś, z/ź. La apostrofo kaj "malmola signo" ne uziĝas en la latinskribo. La samaj ekzemploj latinskribe:

piać, piatnica, pjanica
jałavičyna, los, łoś

Ortografio[redakti | redakti fonton]

En 1933 estis akceptita lingva reformo, kiu forte ŝanĝis la ortografion de la belorusa lingvo direkte al plia pecizeco. Tiu reformita varianto estas oficiale uzata ĝis nun, kaj uzantoj de la malnova varianto de ortografio nomigas ĝin наркамаўка (narkamaŭka). Oficiale ĝi simple nomiĝas (nuntempa) ortografio . La antaŭreforma varianto nomiĝas тарашкевіца (taraŝkevica). Ĝi estis daŭre uzata ekster Soveta Belorusio kaj nun estas vanaj atempoj renovigi ĝian pli aktivan uzadon en interreto kaj tiel nomataj sendependaj periodaĵoj. Aliaj nomoj: "(nov)klasika", "tradicia". Respektive ekzistas du vikipedioj en la du ortografioj: la oficiala be.wikipedia.org kaj neoficiala be-x-old.wikipedia.org (estis kreita speciala ISO-kodo "be-x-old").

Lingvopolitiko[redakti | redakti fonton]

En Minsko, Nikita Ĥruŝĉov, soveta gvidanto inter 1953 kaj 1964, rimarkigis ke belorusoj estus la unuaj "konstrui komunismon", ĉar ili preskaŭ forlasis sian gepatran lingvon, la belorusan, favore al la rusa. En la 1960-aj jaroj, ĉiuj ŝtat-sponsoritaj programoj por la evoluo de naciaj lingvoj kaj kulturoj en Sovetunio estis forigitaj. Nuntempe estas renovigita intereso pri studado, repensado kaj remalkovro de la kulturo de sovetia Belorusio inter la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, antaŭ la purigado de Josif Stalin. Dum la unuaj 15 jaroj de la sovetia belorusa registaro, moskvaj oficialuloj klare komprenis, ke ili laŭvorte parolis malsamajn lingvojn kun la cela publiko de sia politika projekto. Tiam ili decidis antaŭenigi la belorusan lingvon, provoki varmajn debatojn pri nacia identeco en gazetoj kaj anonci ne unu, sed kvar oficialajn lingvojn (belorusa, jida, pola kaj rusa). Por tiu tempo, tio estis socie progresema paŝo, ebligante pacan kunvivadon[2].

La statutoj de la Grandprinclando Litovio estis verkitaj en la belorusa lingvo, kaj formis la unuan kompletan kodon de leĝoj verkitaj en Eŭropo ekde la romia juro.

En la 21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la rusa, same kiel la belorusa, havas oficialan statuson en la Respubliko Belorusio, kie la loĝantaro plejparte estas pli-malpli dulingva. Kvankam tiuj ĉi lingvoj estas parte reciproke kompreneblaj, ĉar ambaŭ apartenas al la orientslava lingvaro, ili tamen estas diferencaj. Hodiaŭ en la belorusa okazas ŝtataj solenaĵoj, ĝin parolas ŝtatoficistoj en la ministerioj, tra la tuta lando estas starigitaj vojsignoj kun surskriboj en tiu ĉi lingvo. Tamen en la ĉiutaga vivo la plejparto de loĝantoj de grandaj urboj plu parolas ruse, kaj en la lastaj jaroj la nombro de belorusparolantoj malkreskis, parte pro malkresko de la rolo de la belorusa lingvo en edukado.[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Inna Kalita, Moderna Belorusio: lingvoj kaj nacia identeco, Ústí nad Labem, 2010 (havebla ĉe http://kamunikat.org/Kalita_Ina.html);

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Belorusio

Lingvistiko

Listo de lingvoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Esperanta-belorusa kaj belorusa-esperanta vortaroj Arkivigite je 2006-09-16 per la retarkivo Wayback Machine

Esperanta-belorusa vortaro fare de Zmicier Lapcionak

eVortaro — programo kun kelkaj esperantaj vortaroj, inluzive de esperanta-belorusa

Prilingvaj artikoloj, diskutoj, programoj (angle kaj beloruse)

(en) Statutoj de la Grandprinclando Litovio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (eo) Filip Noubel, Lukaŝenka aŭ Lukaŝenko? Kial anglalingvaj amaskomunikiloj malsame skribas la familinomon de la belorusa ŝtatestro?, Global Voices en Esperanto, la 7-an de septembro 2020.
  2. (plurlingve) Tri naivaj demandoj pri Belorusio, Global Voices, la 15-an de aŭgusto 2019