Infinitivo kun prepozicio
Infinitivo kun prepozicio. Kun infinitivo estas uzataj nur la prepozicioj por, anstataŭ, antaŭ ol, post ol, krom.
Ekz:
- mi venis por vin viziti;
- laboru anstataŭ malesperi;
- antaŭ ol skribi, li meditis;
- li faras nenion krom manĝi.
La ago signita de la infinitivo rilatas ĉiam al la frazsubjekto.
Lastatempe oni pli kaj pli uzas infinitivon ankaŭ post sen; ekz : li foriris sen saluti min. Laŭ la klasika lingvo anstataŭ ĉi tio oni devas uzi participadverbon kun ne: li foriris ne salutante min.
Laŭ la modelo de lingvoj kiel la hispana kelkaj parolantoj uzas pro kun infinitivo: mi tien iris pro esti scivola (hispane fui hacia allá por estar curioso), kio kutime estas esprimata jene: mi tien iris, ĉar mi estis scivola aŭ mi tien iris pro scivolo. La sama validas pri malgraŭ: malgraŭ esti malsana, ŝi iris en la lernejon (hispane: a pesar de estar enferma, fue a la escuela) anstataŭ kvankam ŝi estis malsana, ... aŭ malgraŭ sia malsano ...