Insulo Boondelbah

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Insulo Boondelbah, konata ankaŭ kiel Naturrezervejo Boondelbah, estas neloĝata insulo de 14 ha kuŝa je 2 km ĉe la elfluo de Port Stephens en la marbordo de Novsudkimrio, Aŭstralio. Ĝi estas unu el du reproduktejoj de la nomiga subspecio de la minacata Blankaflugila petrelo kaj, kun la najbara Insulo Cabbage Tree kiu gastigas la ĉefan kolonion, estis klasita de BirdLife International kiel Grava Birda Areo.[1] Kaj Boondelbah kaj Cabbage Tree estas naturrezervejoj laŭ la New South Wales National Parks and Wildlife Act por protekti la insulajn habitaojn el teraj uzoj nekongruaj kun natura konservado. Aliro estas permesita nur por sciencaj kaj konservadaj celoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Birdata.
  2. Anon (2006).

32° 42′ 54″ S 152° 14′ 4″ O / 32.71500 °S, 152.23444 °O / -32.71500; 152.23444 (mapo)