Insuloj Ildefonso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insuloj Ildefonso
NASA-satelita bildo de la Insuloj Ildefonso
NASA-satelita bildo de la Insuloj Ildefonso
grupo de insuloj
Akvejo Drake-pasejo
Geografia situo 55° 44′ S, 69° 26′ U (mapo)-55.733333333333-69.433333333333Koordinatoj: 55° 44′ S, 69° 26′ U (mapo) f1
Insuloj Ildefonso (Fajrolando)
Insuloj Ildefonso (Fajrolando)
DEC
Insuloj Ildefonso
Insuloj Ildefonso

Map

Nombro de insuloj 9
Tuta areo 20 haf1
Loĝantoj (neloĝata) f2
vdr

Insuloj Ildefonso estas grupo de insuloj en Ĉilio. La insuloj apartenas al la komunumo Cabo de Hornos en provinco Ĉilia Antarkto de la regiono Magalano kaj Ĉilia Antarkto. Ili kuŝas ĉe 96 km okcidente de la insulo Hermite, parto de Fajrolando, kaj je 93 km norde-nordokcidente de la Insuloj Diego Ramirez, sed nur je 27 km sude de la insulo Hoste aŭ je 23 km de la rokoj ĉe la Insulo Hoste.

Grava Birda Areo[redakti | redakti fonton]

La insuloj estis identigitaj de BirdLife International kiel Grava Birda Areo ĉar ili entenas grandajn reproduktajn populaciojn de kaj Ŝtonsalta pingveno (86,000 reproduktaj paroj) kaj de Nigrabrova albatroso (47,000 reproduktaj paroj). Estas ankaŭ malgrandaj nombroj de Grizkapa albatroso. Ankaŭ estas en la insuloj la specioj Magelana pingveno, Imperia tufkormorano kaj Griza pufino.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International. (2012). Important Bird Areas factsheet: Islas Ildefonso. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 2012-01-15.