Intendanto (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Intendanto pri polico, justico kaj financoj
Intendant de police, justice et finances
Louis Le Tonnelier de Breteuil, intendanto de Langvedoko (1647-1653) sekve de la ĝenerala provinco de Parizo (1653-1657)
Louis Le Tonnelier de Breteuil, intendanto de Langvedoko (1647-1653) sekve de la ĝenerala provinco de Parizo (1653-1657)
aŭtoritata titolo • profesio
De 1635
Ĝis 1790
vdr

Dum la reĝlanda periodo, la intendantoj estis la plej gravaj oficistoj de la reĝo de Francio en la ĝeneralaj provincoj. Iliaj taskoj pli malpli similis al tiuj de nuna prefektoj.

La intendanto oficis en iu ĝenerala provinco kaj estis adjunktita de sekretario nomita ĝenerala subdelegito. Ĉiu ĝenerala provinco estis dividita laŭ subdelegitejoj, kompareblaj al nunaj sub-prefektejoj. Ĉiu subdelegitejo estis mem subdividita en arondismentoj, kompareblaj al nunaj francaj kantonoj).

Intendanto ricevis mezan pension de 10 000 pundoj. La subdelegitoj, male, ne ricevis salajron kaj ofte kumulis tiun funkcion kun aliaj oficoj (juĝisto, civila aŭ milita administranto, ktp.).

En 1789, la nova nacia Asembleo estis inspirita de tiu modelo por krei la departementojn kaj la distriktojn. Poste Napoleono Bonaparte ankaŭ uzis la saman modelon por krei la prefektojn kaj la subprefektojn.