Inter Milano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inter Milano
Dosiero:Inter Milano.svg
futbala klubo
Kluba nomo  Football Club Internazionale Milano
Kromnomo Inter
Fondita  1908
Stadiono  stadiono Guiseppe Meazza
Milano,  Italio
Kapacito  82 955
Prezidanto  Massimo Moratti
Trejnisto  Andrea Stramaccioni
Ligo  Serio A
2011-12  6-a pozicio
Oficiala retejo  www.inter.it
Hejme
Ekstere
vdr

Inter Milano, aŭ per plena nomo Football Club Internazionale Milano, estas sporta klubo situanta en Milano, Italio. La klubo estas tre konata pro sia futbala teamo. Ĝi estis fondita en 1908. La intenacia sporta klubo en marto 1908 fondiĝis pere de grupo de ĉagreniĝintaj membroj de la tiama klubo "Milan Cricket and Football Club", la nuntempa klubo A.C. Milan: en tiu klubo rajtis aktivi nur italoj, kaj la ĉagreniĝintaj sportemuloj, kiuj konsideris sin sennaciismaj mondcivitanoj, laŭ pasportoj ĉefe svisoj kaj italoj, volis sportan klubon vere internaciecan.

Internacie, la unua vira futbala teamo de la klubo inter alie gajnis la unuan pozicion en la Ligo de Ĉampionoj de UEFA en 1963/64,1964/65 kaj 2009/10, la unuan pozicion en la Eŭropa Ligo de UEFA en 1990/91, 1993/94 kaj 1997/98, la unuan pozicion en la Interkontinenta Pokalo en 1964 kaj 1965, kaj la Kluban Mondpokalon de la internacia federacio FIFA en 2010. Konataj devene neitalaj membroj de tiu unua vira futbala teamo inter alie estis la germano Lothar Matthäus, kiu en 1990 kaj 1991 iĝis monda futbalisto de la jaro, kaj la brazilano Ronaldo, kiu en 1997 kaj 2002 ricevis tiun honorigon.