Interna ideo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la vortoj de L. L. Zamenhof en 1912 la interna ideo de Esperanto signifas "sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton"[1]. Iusence la interna "ideo" samsignifas al la (idea, filantropia) "celo" de Esperanto.

Ĉu kontraŭdiro inter pagata laboro por Esperanto kaj interna ideo?

Kelkfoje oni pravigas kontraŭstaron kontraŭ pagado de laboro por Esperanto per la "interna ideo". Tamen ŝajne ne ekzistas citaĵo de Zamenhof pri tia interpretado. Se tiel estas, instruantoj kaj aliaj aktivuloj por Esperanto, kiuj laboras iom pli multe por Esperanto, povas pagite labori por la disvastigo de Esperanto.


EdE-I

Interna ideo. La lingvo en si mem estas nur lingvo, sed ĉu nacia, ĉu internacia, ĝi kaŝas en si certajn sentojn, ideojn, eĉ klopodojn. La nacia lingvo estas amata de la naciano, Esperanto estas same amata de siaj adeptoj, speciale de tiuj, kiuj Esperanton konsideras grava faktoro por forigi la militon el la homa socio. Kiel mem Zamenhof diris en sia kongresa parolo (1906): "Al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo - vi ĉiuj sentas ĝin tre bone - estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano. . ." Eble plimulton de la Esperantistaro en la unuaj jardekoj entuziasmigis similaj sentoj kaj ideoj, sed multaj, inter ili Beaufront, Bourlet, opiniis danĝera tiun idearon, kaj postulis, ke oni propagandu Esperanton nur kiel lingvon praktikan sen ia idea aldono. La interna ideo neniam estis klare kaj strikte difinita, sed ankaŭ en la religio ne la dogmoj estas la ĉefa afero kaj la interna ideo mem similas multe al la religio. Tamen Zamenhof klopodis doni pli firman idean bazon por la Esperantismo kaj tiel naskiĝis la parenca idearo, la Homaranismo. (v.)

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Plena teksto: "La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj kongresoj, estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi." L. L. Zamenhof, 1912.Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912.