Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008.
Maskoto de la Expo 2008, Fluvi, ĉe la Baziliko Pilar.
Vido ĝenerala de la Expo 2008

Koordinatoj: 41° 40′ 8.58″ N 0° 54′ 10.27″ U / 41.6690500 °N, 0.9028528 °U / 41.6690500; -0.9028528 (mapo)

La Internacia Ekspozicio de Zaragozo (Hispanio) estis Internacia ekspozicio kiu okazis en Zaragozo ekde la 14-a de junio al la 14-a de septembro de 2008 kaj kies tema akso estis «Akvo kaj daŭripova disvolviĝo». La loko de la Ekspozicio estis ĉe la riverbordo de la meandro Ranillas, nome kurbo kiun la rivero Ebro faras trapase de la urbo.

La Expo 2008 estis regulita de la Internacia Oficejo pri Ekspozicioj. Zaragozo superis aliajn kandidatajn urbojn por esti sidejo de Internacia Ekspozicio en 2008, kiaj Tesaloniko (Grekio) kaj Triesto (Italio), la 16-a de decembro de 2004.

Zaragoza rememoris en 2008 ankaŭ la ducentjariĝon de la defendo de la urbo kontraŭ francoj dum la Hispana Sendependiga Milito kontraŭ la napoleona invado (1808) kaj la centariĝon de la Hispan-Franca Ekspozicio de 1908 kiu ekmodernigis la urbon.

La maskoto de la Expo 2008 estis akvoguto. Ĝi nomiĝis Fluvi, akronimo de flumen vitae (en latina, ‘rivero de la vivo’).[1][2]

Notoj

  1. Fluvi. Konsultita la 14-a de marto de 2007.
  2. La mascota de la Expo se llama Fluvi, El Periódico de Aragón, 27/01/2006. URL alirita la 25/04/2008