Intesta mikrobioto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Intesta mikroflaŭro)
Escherichia coli, unu el multaj specioj de bakterioj ekzistantaj en la homa intesto.

Intesta mikrobiotointesta mikroflaŭro estas la aro de bakterioj kiuj vivas en la intesto, en rilato de simbiozo kaj de tipo de kunmanĝado kaj de tipo de mutualismo. Tiu aro formas parton de la normala mikrobioto. La granda majoritato de tiuj bakterioj ne estas damaĝaj por la sano kaj multaj estas profitaj, pro kio tiu intesta mikrobioto estas grava por la sana bonfarto de la organismo. Oni kalkulas, ke la homo havas en sia interno ĉirkaŭ du mil diversaj specioj de bakterioj, el kiuj nur cent povas iĝi malprofitaj.[1] Multaj animalaj specioj dependas tre forte de sia intesta flaŭro. Por ekzemplo, sen tiu, la bovoj ne estus kapablaj digesti la celulozon, nek la termitoj povus manĝi lignon, ĉar ne temas pri ili mem, sed ties intesta flaŭro, kiuj kapablas procezi tiun tipon de manĝaĵoj. Ĉe homoj, la dependo ne estas tiom radikala, sed ja gravas. Ili helpas foje al la absorbo de nutraĵoj kaj formas ekosistemon kompleksan kiu memreguliĝas kaj eltenas sin en ekvilibro. En aliaj okazoj nepras por la sintezo de difinitaj komponaĵoj, kiel ĉe la vitamino K kaj ĉe kelkaj de la komplekso B. Ili produktas ankaŭ kromajn efikojn, kiel la produktado de gasoj, responsaj pi la karaktera haladzo de la fekaĵoj. Kelkaj el ili povas okazigi infektojn de diversa gravo. La flaŭro de plenkreskuloj estas influita de serio de esencaj faktoroj —intestaj sekrecioj— kaj eksteraj —maljuniĝo, dieto, streso, antibiotikoj kaj manĝaĵoj kun antaŭbiotaj komponantoj aŭ kun probiotaj organismoj)—.

Ĉar ĝi estas komponita de mikroorganismoj, ĝi estas tre sensiva al antibiotikoj, kiuj estas la ĉefaj kaŭzantoj de ties detruo, kiam ĝi okazas. Ĝi regeneriĝas periode, kaj oni ekskrecias la mortintajn mikroorganismojn tra fekaĵoj. Ĝi evitas, ke estu disvolvigitaj malsanoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. McFall-Ngai M. (2007). «Adaptive immunity: care for the community.». Nature 445 (153). ISSN 0028-0836. Arkivita el la originalo la 5an de junio 2009.