Introductio in analysin infinitorum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paĝo el Introductio in analysin infinitorum, 1748.

Introductio in analysin infinitorum (Enkonduko al Analizo de Senfineco) estas du-voluma verko de Leonhard Euler kiu enhavas la fundamentojn de la matematika analizo. Verkita en Latino kaj publikigita en 1748, la Introductio enhavas 18 ĉapitrojn en la unua parto kaj 22 ĉapitrojn en la dua. La scienchistoriisto Carl Benjamin Boyer komparis la influon de la Introductio de Euler kun tiu de la Elementoj de Eŭklido, nomante la Elementojn la plej elstara lernolibro de la antikvaj epokoj, kaj la Introductio "la plej elstara lernolibro de modernaj epokoj".[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carl Boyer (April 1951). "The Foremost Textbook of Modern Times". American Mathematical Monthly (Mathematical Association of America) 58 (4): 223–226. doi:10.2307/2306956. JSTOR 2306956.