Ishii Kikujiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ishii Kikujiro

ISHII Kikujiro (n. 10-an de marto 1866, regiono Awa, Japanio – m. 25-an de majo 1945, Tokio), japana ŝtatviro, diplomato, kiu apogis la singardan malfermon de Japanio al la okcidentaj landoj kaj kunlaboron kun ili, post kaj antaŭ la periodo de la unua mondmilito.

Ishii estis sendita en 1907 al San Francisco (Usono) kaj Vancouver (Kanado) por esplori, analizi la tie elformiĝintajn kontraŭjapanajn sentojn. Li helpis formi „senskriban interkonsenton” inter Japanio kaj Usono, laŭ kio, Japanio ne donas pasporton al tiuj laboristoj, kiuj volas elmigri al Usono.

Li subskribis en 1917 la t.n. traktaton de Lansing–Ishii, en kiu Usono rekonis specifajn interesojn de Japanio en Ĉinio, dum Japanio rekonis la politikon de Usono t.n. „malferma pordo”, laŭ kio oni devas rezervi sendependecon de Ĉinio kaj ĉiu nacio devas havi samajn rajtojn en komercado kun Ĉinio (tiutempe, kelkaj Eŭropaj koloniaj landoj volis dividi Ĉinion je interes-sferoj). Ishii mortis en usona bombatako, fine de la dua mondmilito.