Islip (Oxfordshire)
Etoso
Islip [Ajslip] estas vilaĝo en Oxfordshire proksime al Kidlington kaj ĉirkaŭ dek kilometrojn sudoriente de Bicester.
Ĝi estis la naskiĝloko de Eduardo la Konfesanto, reĝo de Anglio (1042-1066).
Inter la antaŭaj loĝantoj estis
- la geologo William Buckland
- la verkisto Robert Graves
En la vilaĝo estas la restaĵoj de romiobrita vilao. La 24-an de aprilo 1645, dum la angla enlanda milito, Oliver Cromwell venkis reĝan armeon proksime al la ponto de Islip: dum la batalado la vilaĝa preĝejo difektiĝis.
La someron de 2007 la vilaĝo suferis pro inundoj.