István Dobi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Dobi

DOBI István ([DObi IŜTvan] / [ˈdobi ˈiʃtvaːn]) 31-an de decembro 1898, Szőny - 24-an de novembro 1968, Budapeŝto) estis hungara politikisto, ĉefministro kaj prezidanto de Hungario.

Li estis agrikultura laboristo, kiu aniĝis en 1937 al Partio de Sendependaj Etbienuloj. En 1942 li kontaktiĝis kun la Komunista partio (tiam kontraŭleĝa), lia posta biografia skizo:

  • 1944: rusa militkaptiteco
  • 1945- vicprezidanto de Partio de Sendependaj Etbienuloj (hungare Független Kisgazdapárt), ŝtatministro
  • febr-dec. 1946: agrikultura ministro, poste ŝtatministro
  • 1947-1949 prezidanto de Partio de Sendependaj Etbienuloj
  • 1948: agrikultura ministro
  • 1949-1952 ĉefministro
  • 1959 ano de la hungara Komunista partio, ano de la Centra Komitato
  • 1951-1967: prezidento de la prezidio

Vidu ankaŭ