István György (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István György
Persona informo
Naskonomo György István
Naskiĝo la  29-an de novembro 1899(nun 1899-11-29)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 14-an de aprilo 1958
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filmmuntistofilmreĝisoro • pentristo
vdr

István György [iŝtvAn djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo György István estis hungara reĝisoro, scenaristo.

István György [1] naskiĝis la 29-an de novembro 1899 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de aprilo 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István György akiris diplomon pri pentroarto en Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Tamen ekde 1918 li iĝis vicreĝisoro de filmoj, ekde 1922 reĝisoro. Li edziĝis en 1934. Post la 2-a mondmilito li estis malpermesita de filmoj, nur en la ministerio li havis postenon, kie li kreis industriajn filmojn.

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A két bimbó (1922)
  • A bor (1933)
  • Sárga rózsa (1940)

Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Aggyisten Biri! (1927)
  • Zivatar Kemenespusztán (1936, ankaŭ produktoro)
  • Enyém vagy! (1942, ankaŭ reĝisoro kaj produktoro)

Elektitaj filmaj kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Csókolj meg, édes! (1932)
  • Az éjszaka lánya (1943)

Filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Őfensége inkognitóban (1922)
  • Tavasz a viharban (1929)

Fontoj[redakti | redakti fonton]