István Mihály

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István MIHÁLY [mihAj] rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto. Li naskiĝis en Huedin la 21-an de oktobro 1963.

Kariero[redakti | redakti fonton]

István ​Mihály akiris diplomon pri hungara-angla lingvoj en 1988 en UBB de Kluĵo. Post mallonga instruado li iĝis redaktoro de la semajngazeto Fiatal Fórum kaj paralele vicĉefredaktoro de kultura monatrevuo Kalotaszeg de Huedin. De novembro de 1993 li estis redaktoro-programgvidanto de la hungara sekcio de Radio de Kluĵo. Li doktoriĝis en UBB de Kluĵo. Li verkis eseojn, studaĵojn, film- kaj literaturkritikon, recenzojn, poemojn, prozon, publicistikon, rok-estetikaĵojn. Li tradukis prozon el angla kaj rumana lingvoj.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Tárlat, studaĵoj, kunulaŭtoro (Kriterion, 1991.);
  • Ördögi terv, du krimromanetojoj, 1996.

Fonto[redakti | redakti fonton]