István Szent-Miklósy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZENT-MIKLÓSY István [sent-MIkloŝi iŝtvan] (naskiĝis la 6-an de aprilo 1909 en Dicsőszentmárton; mortis en 1992) estis hungara oficiro kaj historiisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

István Szent-Miklósy studis de 1924 en soldatlernejo, poste en la Akademio Ludovika kaj en Militakademio. Dum la dua mondmilito li estis staboficiro. En 1944 li servis ĉe la Supera Patrujdefenda Konsilio. Post la germana okupado li aliĝis al Hungara Sendependa Movado kaj partoprenis la militan kontraŭstaron. La 16-an de oktobro 1944 la germanoj arestis lin. La 1-an de majo 1945 lin liberigis la amerikaj taĉmentoj en Bavario. Li revenis en Budapeŝton en novembro 1946. En la sama jaro oni arestis lin kaj kiel akuzito en tiel nomata komplotproceso li estis kondamnita al vivdaŭra prizono. Li liberiĝis dum la hungara revolucio de 1956. Li fuĝis en Vienon, poste elmigris en Usonon. En 1962 li doktoriĝis en Universitato Kolumbio de Novjorko. Li instruis kaj post sia pensiuliĝo li estis esploristo de la Universitato Kolumbio kaj li prelegis pri la eksterna politoko de Usono.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Political trends in the Hungarian Army, 1945–1956 (Santa Monica 1957); The Atlantic Union Movement, Its Significance in World Politics (New York 1965); The Balance of Power in Europe since the Invasion of Czechoslovakia (samloke. 1969); With the Hungarian Independence Movement, 1943–1947 (memuaro. sl. 1988).

Fonto[redakti | redakti fonton]