Associazione Guide e Scouts Cattolici Italiani

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Itala Katolika Asocio de Geskoltoj (itale: Associazione Guide e Scouts Cattolici Italiani, AGESCI) estas katolika asocio de geskoltoj, kiu naskiĝis la 4-an de majo 1974 post la fondiĝo de Itala Asocio de Katolikaj Skoltoj, nur por viroj, kaj la Itala Asocio de Skoltinoj, nur por inoj.

Edukado

La asocio proponas edukadon al geknaboj inspirita al verkaĵoj kaj al spertoj de Robert Baden-Powell. Jen la ĉefaj pilastroj de la edukado:

  • Edukado al la vivo sub libera ĉielo kaj al esenceco;
  • Edukado al la civitaneco;
  • Edukado al la tutmondeco kaj al la paco;
  • Edukado al amo kaj al kunedukado;
  • Edukado al la kredo (katolika kredo);

Unitoj

La knaboj estas dividitaj en tri ĉefaj grupoj.

Geskoltetoj

AGESCI-Skoltetinoj al Volo Regionale Lombardo (22-a kaj 23-a de septembro 2007)

Geskoltetoj estas ekde 8 ĝis 12 kaj povas esti subdividitaj en skoltetoj kaj skoltetinoj, kvankam ne estas divido laŭ sekso, ĉar kaj en skolteta kaj en skoltetina svarmoj povas esti kaj knaboj kaj knabinoj. Oni edukas la soltetojn laŭ la rakontoj de La libroj de ĝangaloj kaj la skoltetinojn laŭ aliaj rakontoj. Ĉefe la geknaboj ludas kaj lernas skoltismon per ludoj.

Geskoltoj

Geskoltoj estas ekde 12 ĝis 16 kaj ili lernas ĉefe teĥnikojn kiel ekzemple konstrui per lignaj fostoj aŭ orienti sin. Geskoltoj estas dividitaj ofte laŭ sekso en patroloj, kiuj havas patrolestron kaj vicpatrolestron.

Geroveroj

Geroveroj estas ekde 16 ĝis 20-21 kaj ili lernas ĉefe la servon al aliaj, la kredon, la padon kaj la komunumon. Kiam iu estas preta, oni povas peti starton por iĝi estro.

Eksteraj ligiloj