Itamar Even-Zohar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Itamar EVEN-ZOHAR (naskiĝis en Tel Aviv, 1939) estas kultursciencisto en la Universitato de Tel Aviv. Lia laboro pri la teorio de la polisistemo kaj la teorio de repertorioj de la kulturo estas disvaste konata. Li multe influis la internacian traduksciencon. Li esperantistiĝis en 1953, kaj faris siatempe multajn tradukaĵojn en la hebrean de Esperanto. Li ankaŭ publikigis tradukaĵojn de la hebrea literaturo kaj originalajn verkojn en esperantaj ĵurnaloj. Inter alie li tradukis la romanon Sep fratoj de la finno Aleksis Kivi el Esperanto en la hebrean. Detajloj pri lia laboro estas haveblaj en la angla Vikipedio [1].

La laboroj de Itamar Even-Zohar estas haveblaj de lia ĉefpaĝo: [2]