Itamar Even-Zohar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itamar Even-Zohar
Even-Zohar Itamar.jpg
Persona informo
איתמר אבן-זהר
Naskiĝo 23-an de marto 1939 (1939-03-23) (84-jara)
en Tel-Avivo
Lingvoj Esperantohebrea [#]
Ŝtataneco Israelo [#]
Alma mater Hebrea Universitato de JerusalemoUniversitato je Tel-Avivo [#]
Profesio
Okupo lingvistoesperantistosociologo • universitata instruisto • tradukistofilozofo [#]
Laborkampo literaturo [#]
Aktiva en Universitato je Tel-Avivo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Itamar EVEN-ZOHAR (n. Tel Aviv, 23-an de marto 1939) estas kultursciencisto en la Universitato de Tel-Avivo. Lia laboro pri la teorio de la polisistemo kaj la teorio de repertorioj de la kulturo estas disvaste konata. Li multe influis la internacian traduksciencon. Li esperantistiĝis en 1953, kaj faris siatempe multajn tradukaĵojn en la hebrean de Esperanto. Li ankaŭ publikigis tradukaĵojn de la hebrea literaturo kaj originalajn verkojn en esperantaj ĵurnaloj. Inter alie li tradukis la romanon Sep fratoj de la finno Aleksis Kivi el Esperanto en la hebrean. Detajloj pri lia laboro estas haveblaj en la angla Vikipedio [1].

En 1955-56 Tibor Sekelj vivis en Tel Avivo, Israelo, kie li publikigis artikulojn diversajn en la gazetaro, kaj sian libron "Kumeŭaŭa" tradukitajn en hebrean per Itamar Even-Zohar, tiam 16 jaraĝa.

La laboroj de Itamar Even-Zohar estas haveblaj de lia ĉefpaĝo: [2]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.