Sep Fratoj[1][2] (suome : Seitsemän Veljestä) estas romano pri vivo en sudfinnlanda kamparo en 19-a jarcento. La libro estas la unua kaj sola romano de la suomaAleksis Kivi, konsiderata la patro de la nacia lingvo. La ĉefpersonoj estas fratoj Juhani, Tuomas, Aapo, Simeoni, Timo, Lauri kaj Eero, kiuj restas sian hejmdomon Jukola en Nurmijärvi kaj transloĝiĝas al arbaro al monteto Impivaara. La romano estas publikigita en 1870, kaj tradukita en pli ol 30 lingvojn, unue en Esperanto en 1947, danke al Ilmari Ekström sub la respondeco de Vilho Setälä, kiu ankaŭ eldonis ĝin en Helsinko. Ĝi estas tradukita ankaŭ el esperanto al bengala.
„ La internacia legantaro jam ekkonis la intiman stilon de Aleksis Kivi per liaj bonhumoraj La Botistoj kaj La Fianĉiĝo kaj per la lirika dramo Lea, ĉiuj pri la kamparana vivo. La nova romano prezentas la vivon de infanaĝo ĝis maturiĝo de la sep fratoj de la kampara domo Jukola. Oni ridas pri la petolaĵoj de la sep diabletoj kaj sekvas kun streĉa intereso la aventurojn diversajn. Per siaj Sep Fratoj Kivi kristaligas la diversajn aspektojn de maturiĝintaj junuloj en primitiva ĉirkaŭaĵo kaj ebligas sekvi la diversajn influojn de la medio kaj la heredo eĉ ĝis la plenkreska homo. Sep Fratoj estas vera eposo en prozo kiu konigas al ni la vivon en la fora nordlando kaj ĝi posedas la tutan ĉarmon de popolkanto. La kolektiva traduko estas tre bona. ”