Itinero de la Industrikulturo – Ercfervojo kaj Emscher-Marĉejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Informtablo de la Regiona Ligo Ruhr kaj mapo, jen ĉe ercfervoja ponto 6

Erzbahn Emscherbruch (eo: Ercfervojo Emscher-Marĉejo) estas la nomo de la tema itinero 8 de la itinero de la Industrikulturo.

La itinero konsistas el du partoj, kiuj ekde 2009 estas interligita per la Grimberger Sichel, kurbigita ponto trans la Rejn-Herne-Kanalo:

  • la iama fabika kaj mineja fervojo Erzbahn (eo: ercvervojo) inter la iama ŝtalprodukta firmao Bochumer Verein (nun Okcidenta Parko kaj Jarcentohalo) kaj la Haveno Grimberg ĉe la Rejn-Herne-Kanalo en Gelsenkirchen-Bismarck ĉe la limo al Wanne-Eickel. La originala fervojo estas proksimume naŭ kilometrojn longa.
  • la Emscher-Marĉejo norde de la Rejn-Herne-Kanalo kun stacioj ĉe la kanalo kaj la ŝutmontoj Hoheward kaj Hoppenbruch.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Reinhold Budde, Michael Clarke, Ulrich Heckmann, Christiane Syré: Erzbahn-Emscherbruch. (Themenroute 8 der "Route der Industriekultur"). Regiona Ligo Ruhr, Essen. 2005, 104 pj. (broŝuro) ISBN 3-932165-43-8.
  • Arkona Smith: Lockbuch Ruhrgebiet – Emscherbruch und Erzbahn mit dem Rad und gedanklich 1000 Meter unter Tage, Shaker-Media, Akeno 2009, ISBN 978-3868582154.