Izabela de Armenio
Princino Izabela aŭ Zabel de Armenio) (armene: Զապել ; 1275/1280 - murdita en Armenio antaŭ la 9-a de aprilo 1323) estis la filino de Leono la 2-a de Armenio. Ŝi geedziĝis en Nikozio en 1292/1293 al Amalriko de Lusignan, de kiu ŝi havis ses filojn:
- 1. Hugues de Lusignan
- 2. Henri de Lusignan (mortis ĉ. 1321)
- 3. Guy de Lusignan (mortis en 1344)
- 4. John de Lusignan (mortis en 1343)
- 5. Bohémond de Lusignan (mortis en 1344)
- 6. Marie de Lusignan, kiu geedziĝis kun ŝia kuzo Leono la 4-a de Armenio
Dum iom da tempo inter 1320 kaj 1323, Izabela, kune kun ŝia filo Henriko, estis malliberigita kaj poste murdita de Oŝin de Korikozo. Oshin, kiu reĝis kiel Leono la 4-a de Armenio, volis malpliigi la nombron de postulantoj al la trono de la Armena reĝlando en Kilikio. Oni diras ke Oŝin mortigis Izabelan per veneno por forigi ŝin de la heredlinio.