Izidor Kappel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KAPPEL Izidor estis rumanihungara kuracisto naskita en Nagyselyk en 1881 kaj mortinta en Kluĵo la 17-an de marto 1964.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kappel Izidor diplomiĝis en la Universitato de Koloĵvaro (1905). Li estis asistanto en la kliniko pri internaj malsanoj gvidite de Zsigmond Purjesz, poste li laboris en infektsekcio de la universitata kliniko. Pli poste li estis la gvidĉefkuracisto de la urba epidemia malsanulejo. Li kvalifikiĝis pri infankuracado. De 1919 ĝis 1944 li kvidis la kabineton de infankuracado kiel ĉefkuracisto de la Juda Masanulejo de Kluĵo. Li estis vicprezidanto de Unuiĝo pri Patrin- kaj Infandefendo, referanto kaj kunsidprezidanto de medicinscienca faksekcio de Erdélyi Múzeum-Egyesület. Post 1945 li estis praktikinta kuracisto en Kluĵo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A scarlatina recidiváról (Kv. 1915),
  • A diftéria bacilusrejtőkről (Kv. 1918),
  • A kiütéses tífuszról (Kv. 1920),
  • Profilaktikus oltások kanyarónál (Kv. 1921)
  • Új csecsemővizsgáló asztal (Kv. 1921).

Fonto[redakti | redakti fonton]